Simpozio pri homaranismo, lasta tago
La lasta tago de la Simpozio pri Homaranismo en Ĉaŭdefono konsistis el du programeroj: la forumo pri la perspektivoj de homaranismo kaj la konsultiĝo pri la naskota revuo “Homarane”.
La lasta tago de la Simpozio pri Homaranismo en Ĉaŭdefono konsistis el du programeroj: la forumo pri la perspektivoj de homaranismo kaj la konsultiĝo pri la naskota revuo “Homarane”.
La hodiaŭa tago de la Simpozio pri Homaranismo okazanta en Ĉaŭdefono estis dediĉita al la rilatoj inter homaranismo kaj framasonismo, ebligante certan enfokusigon pri la pensaro de Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Dum la tria tago, la Simpozio pri Homaranismo okazanta en Ĉaŭdefono adresis sian atenton precipe al la rilatoj inter homaranismo kaj aliaj religioj.
La dua tago de la Simpozio pri Homaranismo, okazanta en Ĉaŭdefono, havis kiel ĉeftemon la rilatojn inter homaranismo kaj cionismo.
Tiurilate konfrontiĝis du diverĝaj tezoj: tiu de c-ano Raymond Brisebois, kunordiganto de Hilelista Esperanto-Komunumo, kaj tiu de Edmond Privat, pritraktita en longa esplora studo de sen. Perla Martinelli.
Kun plezuro la 400an numeron de HeKo la redakcio dediĉas al la unua Simpozio de Homaranismo, okazanta en Ĉaŭdefono danke al la iniciato de Scienca Instituto Zamenhof kaj al la organizo de Kultura Centro Esperantista.
Hodiaŭ, fine de la brile sukcesinta semajno de la Esperantologia Fakultato, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, kvar kandidatoj trapasis la lingvotestan sesion organizitan de Kultura Centro Esperantista, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Jen la rezultoj.
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (Hispanio) kaj Kultura Centro Esperantista (Svislando) organizas la unuan Andaluzan Esperantologian Semajnfinon, en Málaga, 14-15 novembro 2009. Ĝi estas alirebla por ĉiu persono kiu membras en AEU kaj por ĉiu persono kiu havas la esperantan civitanecon (je la dato 10 aŭgusto 2009).
“Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi” aperis en Pollando per la redakto de Ilona Koutny. Al la pli ol 400-paĝa libro kontribuis kvindeko da aŭtoroj, el kiuj trideko estas hungaroj.
Ekde hieraŭ, dum tuta semajno, matene kaj posttagmeze, kvin diligentuloj partoprenas en la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista. Iliaj eduklingvoj estas respektive franca, germana, kroata, pola.
Ĉu veras tio kion mi legas [en LibFol pri la kamerunia landa asocio]? Kial vi ne klakas sur la sekvan retadreson: /935 ? eble tio klarigos al vi kelkajn dubojn.
Multaj membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda partoprenis la ĉi-jaran Universalan Kongreson. Eĉ plej verŝajne pli da SAT-anoj partoprenis UKon ol la SAT-kongreson mem en Milano, kiu okazis semajnon antaŭ UK [nur sesdeko da personoj en la oficiala kongresfoto].
Kio kondukis min al Grindelvaldo? Demandante al Kultura Centro Esperantista pri ĝiaj aranĝoj dum aŭgusto, mi eksciis ke je la unua semajno okazos Naturamika Semajno inter esperantistoj en Grindelvaldo. Ĉar min allogas la naturo, la ebleco promenadi, viziti la Alpojn kaj ankaŭ praktiki esperanton, tio decidigis min sperti ambaŭ flankojn: kaj la lingvo kaj la alpaj promenadoj.