"Literatura Foiro" 316 pli kaj pli interesa
Jam meze de marto la aprila numero de “Literatura Foiro” (316) en la 53a sinsekva jarkolekto (preskaŭ 400-paĝa) ekatingis la abonantaron. La kultura revuo, organo de Esperanta PEN-Centro, jam trafis ĉiun pozitivan rekordon, kaj aspektas pli kaj pli riĉe, enhave kaj grafike.