Kalibro 90: la numero 308 de "Literatura Foiro
Kalibro 90 povus esti la kvalita pezo de la numero 308 (decembra), per kiu fermiĝas la 51a (!) kolekto de “Literatura Foiro”, jam ekspedita al la abonantaro.
Kalibro 90 povus esti la kvalita pezo de la numero 308 (decembra), per kiu fermiĝas la 51a (!) kolekto de “Literatura Foiro”, jam ekspedita al la abonantaro.
S-ro Trezoro Huang Yinbao anoncas: La “Unesko-Kuriero” en esperanto daŭre aperos tra la nova eldonanto “El Popola Ĉinio” kun pli ol dek profesiaj esperantaj oficistoj kaj sufiĉaj monoj el la registaro [de Ĉina Popola Respubliko]. Post tri jaraj eldonoj, mi ne plu pagas la eldonan koston ekde 2020.
Esperanto-bibliotekoj, aŭ esperanto-fakoj de publikaj bibliotekoj, en dek tri landoj ricevas la atenton de la Esperanta Civito, jen oficiale (kiel OIK en Budapeŝto) jen neformale. Ĉiukaze la Kapitulo, kunsidinta ĉi-semajne sub la prezido de la Konsulo (sen. Riichi Karibe), signalis verdan lumon al propono de la Unua Vickonsulo (sen.
Kultura Centro Esperantista planis duoblan atenton al Sennacieca Asocio Tutmonda, okaze de la centjariĝo de ĝia fondo, en somero 2021. Unue per speciala numero de “Heroldo de Esperanto” dediĉita al SAT, due per monografia kurso pri la klasbatala asocio en la Esperantologia Fakultato.
La organiza komitato de Kultura Esperanto-Festivalo en 2022 havis hieraŭ sian unuan parte fizikan kaj parte virtualan kunsidon, kunvokitan de c-ano Manuela Blanco. Partoprenis ŝi kaj gec-anoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, kun s-ro Vincent Chatagny (tri en Svislando kaj unu en Hispanio).
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas diskutanta en siaj gvidaj instancoj la strategian kaj financan planojn por la venonta jaro. El la proponitaj dokumentoj venas tre interesaj indikoj, kiuj helpas orientiĝi pri la reala stato de la Junulara kaj ties baldaŭa horizonto — ne sen surprizoj.
Profiliĝas la risko ke ankaŭ en 2021 ne okazos la kongresoj Universala, Junulara, Poliglota ktp, pro la persisto de la pandemio. Telematikaj surogatoj estas reproponeblaj, sed la homoj bezonas efektivan apudeston; krome la surogatoj kostas multe al la organizanto, dum la partoprenanto ne emas pagi kotizon.
Prepari aktivulojn en la intereso de la esperanta popolo: jen la celo de la 7a Afrika Esperantologia Semajno, la unua organizota de Afrika Esperanto-Instituto, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
“La plej grava informo [de komisiono Talento] estas ke ni vere bezonas aktivulojn. Krom mi estas nur du homoj aktivaj: unu el ili estas la komisiito, do havas el tio aldonan laboron, kaj la alia estas tre engaĝita en diversaj partoj de TEJO” ĵus ple(n)dis Klara Ertl, estraranino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Per la admirinda reĝisorado de c-ino Lorena Bellotti eŭropaj fakuloj de la Esperanta Civito, selektitaj tra Kultura Centro Esperantista, realigis hodiaŭ parte realan kaj parte virtualan seminarion, laŭ komisio kaj financado de ALTE kaj Konsilio de Eŭropo, pri LASLLIAM (esperantigebla al “La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj”).
Pro la pandemio ankaŭ la ĵus finita mondkongreso de PEN Internacia reduktiĝis je la virtualo, praktike sen debato. Ekzistas pli ol 140 PEN-centroj (inkluzive de la esperanta), sed kutime ne pli ol okdeko alestas fizike. Tial oni atendis multe pli vastan partoprenon ĉi-jare, sed aliĝis nur 72 (inkluzive de la nia). Des pli grave, nur 58 partoprenis en la balotoj.
Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo dediĉis hodiaŭ la unuan telematikan seminarion al test-aŭtomatigo. Nian lingvon reprezentis la Esperanta Civito pere de sen. Lorena Bellotti, delegitino de Kultura Centro Esperantista. La seminario anstataŭas eventon planitan en Istanbulo antaŭ la pandemio.