Nur parta alesto en la PEN-mondkongreso 2020
Kunvokite al Upsalo (Svedio) por ĉi tiu semajno, nuligite pro la pandemia fenomeno, la ordinara PEN-mondkongreso fariĝis eksterordinara: ĝi okazas virtuale, sen rezolucioj kaj sen debatoj, nur kun lego kaj aprobo de dokumentoj kaj kun elektoj por la internacia estraro kaj la diversaj komisionoj.