Bildstria rakonto pri la Esperanta Civito
La ideo naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam en la vasta EU-informejo en Bruselo Giorgio Silfer hazarde trafis la komiksan albumon “La vunditaj akvoj”. Tiu nelonga bildrakonto klarigas per intrigo inda je nigra literaturo la funkciadon de la Eŭropa Parlamento.