Tago de la Esperanta Kulturo post senkongresa jaro
La kongresoj (se raŭmisme interpretataj, do “kiel vojo al kresko”) estas grava kanalo por la esperanta kulturo. Bedaŭrinde ili ne okazis dum 2020, simile al 1916-19 kaj 1940-46, sed ne same, ĉar unuafoje ne kulpis milito aŭ diktaturo, sed la malpermesoj pro pandemio, en relative paca tempo.