Fina WALTIC-komuniko

HeKo 360 3-B, 3 jul 08

WALTIC, la literatura mondkongreso, finiĝis hieraŭ. Dum kvar tagoj sescent aŭtoroj kaj kleruloj, tradukistoj kaj aktivistoj, el sume naŭdek landoj, manifestis la valoron de vortoj. Pli ol 350 subskribis la WALTIC-rezolucion por akceli alfabetigon, gardi esprimliberon kaj defendi aŭtor-rajtojn.  Sveda Verkista Unio estas plananta novan kongreson en 2010.

Zsófia Kóródy senvualigas la krizon de ILEI

HeKo 359 6-A, 24 jun 08

Kun bedaŭro mi [Zsófia Kóródy], ĝisnuna vicprezidanto, kaj sekciestro kaj komitatano de la plej granda Landa Sekcio de ILEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, AGEI) devas informi vin pri la problemoj en Internacia Ligo de E-Instruistoj, kaj raporti pri tio, kion mi konstatis kiel estrarano (kaj ankaŭ kiel sekciestro kaj komitatano) en la lastaj tempoj.

Femina 14 pri perforto

HeKo 359 4-B, 23 jun 08

“Violeto ne volas violenton” estas la ĉeftemo sur la kovrilo, ankaŭ precipe violkolora, de la junia numero de “Femina”, ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kaj organo de Feminisma Esperanta Movado, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.