La Senato kunvokita pri la milito en Ukrajno
La Senato de la Esperanta Civito estis kunvokita al konsulto pri la milito en Ukrajno kaj ties konsekvencoj en la esperantlingva komunumo, 16 marto 2022. La Konsulo proponis rezolucion, kiu kondamnas la rusan invadon sed ankaŭ plendas pro la pasiva rolo de Unuiĝintaj Nacioj.