Unua Andaluza Esperanto-Rendevuo en marto 2025
Koincide kun la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito (2025-29) la paktinta establo Esperanta Naturamikaro organizos en Malago la unuan Andaluzan Esperanto-Rendevuon, 29-31 marto 2025, kun alvenoj vendredon la 28an. La parlamenta sesio mem disvolviĝos lundon la 31an matene en tre digna palaco.