Prezidanto Dasgupta skribis al prezidentoj
La 16an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko.
La 16an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko.
Antaŭ kelkaj jaroj d-ino María Rafaela Urueña verkis artikolon pri la supra temo: ĝi aperis unuavice en la organo de Universala Esperanto-Asocio (n-ro 1140), kaj poste diversloke, ekzemple en la efemera portalo “Ĝangalo”. Al tiu artikolo la tiama Konsulo, mia amiko civitano Walter Zelazny, preferis ne respondi. Sed tio ne signifas ke ĝi ne estas respondinda.
Mi lekciis inter 1996-2008 en Esperanto-fako kaj spertis, ke sendepende de inter si malkonsentoj ĉiuj hungaraj esperantistoj laŭnome Szilvási László, Nanovfszky György kaj plue la kolegoj en la Katedro, deekstere dr. Máthé Árpád plenforte apogis la Fakon.
(subskribis: Bujdosó Iván)
Bunta numero la 239a de “Literatura Foiro”, en junio 2009, kun tri ĉefaj pladoj: Andaluzio, filozofio kaj tre riĉa sortimento de beletraĵoj.
La flegado de la Esperanto-Domo, kiun KCE posedas jam de jardeko, estis en la fokuso de la hodiaŭa kunveno de la Komitato de Kultura Centro Esperantista, sub la prezido de sen. Perla Martinelli.
La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunvenis hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, sub la prezido de c-ano Marc Hiltbrand. La ĉefaj punktoj en la tagordo estis la financa situacio, la 11a Trijara Laborplano (TLP), la kontrakto kun Fonduso Pro Esperanto (FPEF).
En la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (2139, 7:2009, eventoj ĝis 7 junio 2009) per la Eŭropa Esperanto-Kongreso kaj la baloto por la EU-Parlamento la eŭropismo denove altiras la atenton, koincide ankaŭ kun la Tago de la Esperanta Lingvo. Tio donas ankaŭ la ŝancon por orientiĝi pri kio efektive estas la fenomeno Herzberg-am-Harz, la esperanto-urbo.
Sekve de ĉi tiu kurioza anonco: “Respondante al la normoj de la eŭropa sistemo, la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj ili ne kontrolas movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto.
La 19a Esperantista Krea Esperantista Renkontiĝo “Abritus-2009”, 12-14 junio 2009 en Razgrado, estis dediĉita al la 90-jariĝo de la revuo “Bulgara Esperantisto”. En la debato pri la stato kaj la perspektivoj de la presorgano de BEA partoprenis kvardeko da samlingvanoj el pli ol dek urboj de Bulgario.