Kurso por unulingvuloj en Malago
HeKo 672 7-B, 20 feb 18
La 5an de marto 2018, je 10h00, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, ekos dusemajna intensiva kurso pri esperanto, rezervita al komencantoj kiuj scipovas nur la propran denaskan lingvon, kaj neniun fremdan.