Azia UK sen afrika reprezento
Hodiaŭ la inaŭgura solenaĵo de la Universala Kongreso okazis kun la vicurbestro de Jokohamo, la ambasadoro de Kroatio, la vicambasadoro de Israelo, diplomato el Bulgario, konsulo el Svislando kaj vickonsulo el Brazilo. Salutis kvindeko da landaj reprezentantoj. Miguel Faria salutis nome de Portugalio kaj de Angolo. Krom tiu neniu afrika lando estas reprezentita.
Vjetnamio dekoracias UEA-prezidanton
Vjetnama Unio de Organizoj por Amikeco liveris 1 aŭgusto 2007 la insignon “Por paco kaj amikeco inter la popoloj” al Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.
Kursoj en Togolando
De la 23a ĝis la 28a de julio 2007 okazis kursoj en Instituto Zamenhof (Lomeo, Togolando). Ilin organizis TIETo kaj UTE por altigi lingvonivelojn de esperantistoj kaj ankaŭ por baki novajn esperantistojn.
Estis tri niveloj:
- Unua: pli ol 26 komencantoj lernis per la Zagreba Metodo.
Teatro Espero aĝas kvaronan jarcenton
Neimageble… tamen vere! Unupersona esperanto-teatro “Espero” de c-ano Jerzy Fornal en Varsovio funkcias jam 25 jarojn. Dum tiu periodo TEV prezentis 17 monodramojn en Pollando, kie ĝi fondiĝis en 1982, sed ankaŭ vaste en la mondo: pluraj landoj de Eŭropo, Argentino, Brazilo, Israelo, Japanio kaj Sovetio; ludinte dum kongresoj, konferencoj kaj en klubejoj.
EEU kongresos pli ofte
Ekde nun ĉiun duan jaron okazos la Eŭropa Esperanto-Kongreso, kaj venontfoje en Herzberg (Germanio), la sola urbo kiu invitis (kvankam neniu hercbergano ĉeestas en Mariburgo). Jen la plej grava decido de la Asembleo de EEU, konsistanta el la delegitoj de la landaj asocioj.
Dua ronda tablo en la EEU-kongreso
Sub la gvido de Eva Barandovska-Frank la dua ronda tablo pri interkultura dialogo dum la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Mariburgo proponis intervenojn de Sean O” Riain, Alex Kadar kaj François Lo Jacomo.
Unua ronda tablo en la EEU-kongreso
Hieraŭ disvolviĝis la unua ronda tablo pri “Interkultura dialogo kaj komunikado”, kadre de la 7a Eŭropa Esperanto-Kongreso: partoprenis du EU-parlamentaninoj, Margareta Handzlik kaj Ljudmila Novak, kaj eksa senatano de la Esperanta Civito, mag. Vinko Ošlak.
Libro pri D-ro Ivan Kirĉev
La Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” partoprenis en projekto de la urbestraro de Razgrado (Bulgario) pri eldono de preskaŭ 350-paĝa libro dediĉita al d-ro Ivan Kirĉev. Kompilintoj de la libro estas Dimitar Petrov kaj Svilen Marinov.
Ekis la 7a Eŭropa Esperanto-Kongreso
Hodiaŭ matene ekis la 7a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Marburgo (Slovenio), al kiu aliĝis tricento da personoj el tridek du landoj: ducento ĉeestis la inaŭguron, sub la gvido de Seán Ó Riain, irlanda ambasadoro kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio.
Unua amendo al la Konstitucio
La Verda grupo anoncis en Bruselo, 19 marto 2007, la proponon reformi la artikolon 17, par. 3 de la Konstitucio, kiu nun tekstas jene:
3. La gajninta listo rajtas je minimume ok senatanoj, inkluzive de la Konsulo kaj la Vickonsulo; la ceteraj postenoj estas asignitaj proporcie inter ĉiuj listoj laŭ la Dawnt-sistemo.
La teksto fariĝus:
Blanka senatanino pri ekumenismo
La romkatolika eklezio lastatempe sin esprimis ankoraŭ pri ekumenismo, per mallonga dokumento de la Kongregacio pri la doktrino de la kredo. Ni memorigas ke la ĉefaj romkatolikaj kontribuoj pri ekumenismo, post la dua vatikana koncilio, estas la enciklikoj de Paŭlo VI “Ecclesiam suam” (1964) kaj de Johano Paŭlo II “Ut unum sint” (1995).