Nepalo malfermas la pordon de Azio
HeKo 326 7-C, 25 mar 07
Situas en Nepalo la unua azia establo kiu petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. Jogambara Instituto de Esperanto, registrita en Katmanduo, estis unuanime akceptita de la Forumo en Bruselo la 19an de marto 2007. Ĝia prezidanto Gambhir Man Shrestha jam havis la civitanecon, petitan tra la redakcio de “Heroldo de Esperanto”, kies abonanto li estas delonge.