Esperanta legorondo de KCE en Neŭŝatelo ĉiumonate

HeKo 860 3-B, 3 jan 25

Kultura Centro Esperantista aktivas ankaŭ ĉi-jare en la kantona ĉefurbo, per specifa legorondo en la kvara mardo de ĉiu monato, escepte de aprilo kaj julio. La esperanta legorondo okazos ĉe la interkultura biblioteko Bibliomonde en Neŭŝatelo, ekde 17h45, dum tuta horo, post kiu eblos kune vespermanĝi en krespejo, por eventualaj interesatoj.

La unua Verda Ĵaŭdo de 2025 en Malago

HeKo 860 2-B, 2 jan 25

En la nova jaro rekomenciĝas la Verdaj Ĵaŭdoj, organizataj de Esperanta Naturamikaro ĉe la Esperanto-Domo en strato Ricardo de la Vega, Malago. Dum la unua, 16 januaro 2025, gastos c-ano Giorgio Silfer, kiu raportos pri la situacio de la afrika Esperantio, kun interesaj kaj nekonataj detaloj pri la realo de la Universala Kongreso en Aruŝo, laŭ la atesto de afrikaj partoprenintoj.

Tuta jaro dediĉita al packulturo kaj militliteraturo

HeKo 860 1-B, 1 jan 25

La 332a numero de Literatura Foiro (decembro 2024) uverturas per pensiga kaj poezia kontribuo de Luigi Minnaja, Pacon, Sinjoro! Sekvas la Nobel-premia artikolo de Helmi Martikainen, kun elokventaj vortoj portretinta Han Kang, sudkoreinon kies beletra talento kapablis prezenti al la mondo temojn, stilon kaj riĉon de la propra literatura tradicio.

Novaj delegitoj ĉe la Forumo de la Esperanta Civito

HeKo 854 5-C, 22 dec 24

La paktintaj establoj iom post iom komunikas siajn novajn delegitojn ĉe la Forumo, la pariteta branĉo de la Civita Parlamento. Ili ekoficos okaze de la inaŭgura parlamenta sesio en Malago, 31 marto 2024. Se ĵus elektite al la Senato kaj ne komunikinte jam sian preferon, la malnovaj forumanoj oficos ĝis la dua tagordero (la unua estas la ratifo pri la rezultoj de la skrutinioj).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.