Nordio, kongresoj, LTSEC en la Kapitula tagordo
La Kapitulo estas kunvokita al telekunsido 27 junio 2024. Pli ol unu tagordero koncernos la situacion de Esperantio en Norda Eŭropo, post longa privata vojaĝo de la Vickonsulo kaj alia venontsemajna de la vickonsulino pri internaj aferoj. Pri diversaj nemoveblaĵoj en Svedio la Kapitulo ricevis raporton de la Civita banko.