Tago de la Esperanta Lingvo 2018
Kiel fartas niaj lingvaj institucioj okaze de la cent-tridekunua datreveno de la Unua Libro? Malbone, se juĝi laŭ la retpaĝoj de la du UEA-dependaj akademioj. La novaĵoj de la Akademio de Esperanto haltas je decembro 2014, sed almenaŭ la membrolisto ŝajnas ĝisdatita.