Literatura Foiro 307, la plej varia numero
La presata oktobra numero (307) de “Literatura Foiro” proponas tiel buntan enhavon, ke necesis transloki la kolofonon al alia paĝo, por ke la indekso havu sufiĉan lokon: tioma ja estas la abundo da originala kaj traduka beletro, en la 64-paĝa revuo.