Pri sekureco en Burundio
Pri la sekureco en Burundio cirkulas en Esperantio alarma informo, esence bazita sur la fakto ke s-ino Margaretha Symoens (filino de forpasinta altranga funkciulo de la belga kolonia administracio), alveninte al Buĵumburo por prizorgi lingvan seminarion ŝajne financitan de Universala Esperanto-Asocio, post du tagoj praktike fuĝis al la najbara lando Ruando, kien ŝi jam pla