"Historio de la esperanta literaturo" en IJK
Preskaŭ ĉiuj seĝoj estis okupitaj dum la hieraŭa prezento pri “Historio de la esperanta literaturo”, aŭtorita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, okaze de la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden. Nur prof. Silfer povis ĉeesti, kaj lia prezento estis malpli riĉa stereofonie ol la farita de prof. Minnaja en Lillo, tamen ĝi vekis interesajn demandojn el la publiko.