"Literatura Foiro" kreskos je 14% en 2017
En sia 49a jarkolekto “Literatura Foiro” havos ok paĝojn pli ĉiunumere. Jen la rezulto de la hieraŭa kunveno de la ĉefredaktoro (sen. Zlatoje Martinov) kun la prezidanto de LF-koop (c-ino Perla Martinelli) kaj la Komitato de Feminisma Esperanta Movado. Por la financa kaj produkta flankoj partoprenis ankaŭ revizoro de LF-koop kaj la responsa pri la ekspeda servo.