Rusoj elektas politikan indiferenton
Rusia Esperantista Unio respondis (26 aprilo 2022) per tri alineoj al la demando de la estraro de la Universala pri la sinteno de la landa asocio rilate la militon en Ukrajno. La estraro de REU konsistas el kvin personoj: Aleksandr Lebedev, prezidanto; Svetlana Smetanina kaj Nikolao Gudskov, vicprezidantoj; Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Mitin, membroj.