Carlo Minnaja nova dojeno de la Akademio de Esperanto
Du senatanoj de la Esperanta Civito (el malsamaj parlamentaj grupoj) estis ĵus kooptitaj en la Akademio de Esperanto: temas pri Julian Modest kaj Fernando Pita. Tria akademiano havas la esperantan civitanecon: Carlo Minnaja; pro la retiriĝo de John Wells, li fariĝas la dojeno de la institucio, kien li eniris en la fora 1973, kiel unua denaska esperantisto.