Duncan prave vergetas la fingrojn de Karleto
“Ni raportos al la Komitato kaj specifan progreson kaj kompletigon aŭ finsolvon de problemoj en niaj nunaj iniciatoj, laŭ la respondeco komuniki unuavice en niaj propraj organoj.” Per tiu frazo prof.
“Ni raportos al la Komitato kaj specifan progreson kaj kompletigon aŭ finsolvon de problemoj en niaj nunaj iniciatoj, laŭ la respondeco komuniki unuavice en niaj propraj organoj.” Per tiu frazo prof.
Ankaŭ la paktinta establo Fajszi Amika Rondo, helpate de la kongresa buroo de la Esperanta Civito, havas sian renaskitan transnacian aranĝon: la sukcesa Danuba Esperanto-Rendevuo viciĝas apud Kultura Esperanto-Festivalo de KCE (Ĉaŭdefono) kaj NaturAmika KulturSemajno de ENa (Katalunio).
Esperantio memoras siajn beletristojn pli ofte ol aliajn aktivulojn: ne hazarde ĉi-jare oni jubileas pri William Auld kaj Marjorie Boulton, dum en 2009 oni ne celebris la centan datrevenon de Ivo Lapenna — la gvidintoj estas destinitaj al forgeso, se ili mem ne kontribuis al nia literaturo, kiel faris Edmond Privat.
La registaroj de ĉiuj “ekskomunismaj” membroŝtatoj de Eŭropa Unio, minus Pollando kaj Slovenio plus Italio (do unu triono de la membraro), rifuzis subskribi hieraŭan rezolucion preparitan ĝuste okaze de la Internacia Tago por la lukto kontraŭ GLAT-fobio. Pri seksaj orientiĝoj evidente la kontinento restas dividita en du partoj.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista (ĵus elektita de la Asembleo fine de marto) estas kunvokita al Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, por ordinara kunsido fine de la posttagmezo de 20 majo 2024, sub la prezido de c-ano Stano Keable.
La organiza teamo de la proponita PEN-mondkongreso en formo de krozado kunsidis hodiaŭ en Budapeŝto ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, sub la prezido de la teamkunordiganto, c-ano Giorgio Silfer.
Kultura Centro Esperantista, komisiita pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC), memorigas ke ne eblas lingvotestado perkoresponde aŭ perrete: ĉiu ekzameno devas okazi en fizika ĉeesto kaj de la kandidato kaj de la testantoj, alimaniere ĝi ne estas valida.
Fine de aŭgusto 2021 Via servanto afiŝis en HeKo ĉi tiun artikolon: https://www.esperantio.net/index.php?id=4365
Danke al la Esperanta Civito (do danke al raŭmismo) la servoj je dispono de la esperantistaro pli kaj pli kreskas kvante kaj kvalite. La kvalito estas rimarkebla en la jam ekzistanta produktado de niaj paktintoj, ekzemple la revuo “Literatura Foiro” ĉe LF-koop kaj la centjara “Heroldo de Esperanto” ĉe KCE: kvalito kiu signifas ankaŭ akuratecon en la aperado, dum aliloke akumuliĝas malfruoj.
La opozicio interna al la Universala, konsistanta el nostalgiuloj de la iama burokrata aparato (kaj ties protektatoj), kaj havanta sian voĉtubon en skandalisma retgazeto, insistas per kritikoj, eventuale eĉ pravaj, sed ne proponas propran alternativan estraron, kiu apliku alternativan strategion, se elektite; ankaŭ ĉar la plimulto el tiuj nostalgiuloj ne plu membras en la Asocio.
Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito, fondumo Pro Esperanto (FPEF) proponas helpon al la paktintaj establoj kiuj posedas nemoveblaĵon kaj havas konton ĉe la Civita “banko”.
FPEF estas preta transpreni eventualajn kreditojn de tiuj paktintoj ĉe malfruantaj klientoj, kiuj tiel fariĝos ŝuldantoj al FPEF; tio egalas al aĉeto de tiuj sumoj, fare de FPEF.
Antaŭ unu jaro estis lanĉita la oficiala retejo de “Literatura Foiro”. Ĝin konstruis kaj mastrumas d-ro Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF.