Parlamenta sesio kunvokita al Budapeŝto
Budapeŝto gastigos la Parlamenton de la Esperanta Civito jam la trian fojon, post 2013 kaj 2016. Ĉi-foje temos pri la inaŭgura sesio de la nova mandato 2020-24. La oficiala kunvoko estis dissendita hodiaŭ fare de la eliranta kaj eniranta Konsuloj, por vendredo la 20a de marto 2020.