E-S-P-E-R-A-N-T-O en Euronews
Laŭ sia promeso, c-ano Gianni Conti gvidis ankaŭ ĉi-Paske la literulojn kiuj ĉeestas la eventon en placo Sankta Petro en Romo, finiĝantan per la bondeziroj de la katolika papo en multaj lingvoj.
Sen. Anna Bartek kun doloro informas pri la forpaso de d-ro Ferenc Jáki, 16.11.1919 — 26.3.2010. Li estis honora membro de HEA kaj de UEA.
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prof. Probal Dasgupta, jam delonge deklaris la togolandan UEA-komitatanon Koffi Gbeglo “persona non grata”. La plej ĵusa apliko de tiu deklaro konsistas el la forpelo de c-ano Gbeglo el la UEA-komitata diskutlisto, kie li iĝis pasiva leganto, praktike kiel ajna esperantisto, ĉar tiu diskutlisto estas publike legebla.
Hodiaŭ, 27 marto 2010 – je la Internacia Tago de Teatro, bona novaĵo ankaŭ pri kaj por nia verda teatro: estas preta la dua parto de “Teatro sen lingva bariero” de Belka Beleva. La daŭrigo de la libro (kies unua parto estis eldonita en 1987 ĉe Bulgara Esperanto-Asocio) aperos ĝis la jarfino sub la redaktora laboro de sen. Ljubomir Trifoncĉovski, profesia dramaturgo.
La reprezentantoj de la esperanto-literaturo havis hodiaŭ gravan renkonton kun la prezidanto de PEN Internacia, John Ralston Saul, kaj la sekretario, Eugen Schoulgin, okaze de la internacia konferenco pri poezio en Bledo, Slovenio.
Fonduso Pro Esperanto komunikas:
1-e) Lige kun la ekonomia krizo de kelkaj ŝtatoj en Eŭropa Unio, la komuna valuto eŭro estas perdanta/onta parton de sia valoro. Tiu senvaloriĝo estos aparte rimarkebla en la kurzo de la svisa franko.
Venis printempo kaj ni pensas pri Prago. “Trista kaj verve juna / kiel printemp” en Prago…” kantis poeto inspirita de Jaroslav Seifert. La Praga Printempo estis historia momento en la Sesdekoka, kiam tuta lando esperis streki novan vojon al socialismo ene de la sovetia bloko. Ĉio finiĝis per la interveno de moskvaj kaj najbaraj tankoj, post nur kelkaj monatoj.
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havis sian ordinaran Asembleon en Malago, 4 marto 2010. Kadre de la statutaj devoj, la Asembleo aprobis la raportojn 2009 (kun neglektinda deficito en la spezkalkulo), elektis la novan estraron kaj kunvokis la kongreson.