Nur tri beletraj verkistoj en la Akademio de Esperanto
En sia pli ol centdek-jara historio la Akademio de Esperanto neniam estis tiom snobata de beletraj verkistoj. Neniu membro de la Esperanta PEN sidas en ĝi, escepte de prof. Carlo Minnaja, kiu tamen estas ankaŭ membro de la Akademio Literatura de Esperanto. De ĉi-lasta, krom c-ano Minnaja, sidas en AdE nur ges-roj Gerrit Berveling kaj Barbara Pietrzak.