La ondo de l' mondo - "Femina" 26
Sub la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli akurate aperis la 26a numero de “Femina” (somero 2011), organo de Feminisma Esperanta Movado, faka asocio aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
Sub la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli akurate aperis la 26a numero de “Femina” (somero 2011), organo de Feminisma Esperanta Movado, faka asocio aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
La projekto “Esperanto-aktuale” de E @I naskiĝis el la litovlingva paĝaro pri esperanto “Esperanto mozaika”. La sukceso de tiu paĝaro donis la inspiron havi similan en multaj lingvoj: informriĉa retpaĝaro, logonta vizitantojn el publiko kiu interesiĝas pri esperanto kaj lingvoj ĝenerale.
La dua Simpozio pri Homaranismo, organizata de Scienca Instituto Zamenhof sub la prezido de c-ano Francisko Degoul, kunvenigos en Ĉaŭdefono plurajn eminentajn zamenhofologojn, kune kun interesiĝantoj pri la zamenhofaj ideoj pri religio, 15-20 aŭgusto 2011.
Neniu esperanto-organizo (al la Esperanta Civito li tamen ne skribis) priatentas la informon de s-ro Tobias Meissner el Germanio.
Li malkovris internacian konkurson por trovi simbolon por la homaj rajtoj: limdato je 31 julio 2011. Inter la organizantoj de la konkurso estas la prestiĝa UDK (ŝtata universitato de artoj) en Berlino.
Iom post iom profiliĝas kvante la kongresaj partoprenantaroj en 2011. La ĵus okazinta Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Liberec (Ĉeĥio) arigis 173 personojn el 15 landoj. Pasintjare en Sofio ili estis 136 el 18 landoj.
La proponoj de leĝo pri la tempobanko kaj de direktivo pri la sciencaj institutoj estas en la tagordoj de la Senato, respektive de la Forumo, dum la parlamenta sesio en Milano, 3 junio 2011.
Nek en Balkanio islama kaj trivita de korupto (kiel Albanio), nek en la plej damaĝitaj de la populismo (kiel Italio), nek en la baraktantaj en la ŝulda abismo (kiel Grekio, Irlando aŭ Portugalio), sed en Hispanio, en la Hispanio kun maldekstra registaro, krevis la kontaĝo de la jasmena revolucio en Eŭropo.
La Kabinda Respubliko elektis Kulturan Centron Esperantistan kiel sidejon por sia unua kurso por la formado de kadroj, okazonta ĉi-somere. La elekton motivis la tre bonaj kondiĉoj de la ĵus renovigita terasa etaĝo en la Esperanto-Domo, kiu fakte estas pli kaj pli ofte luata de eksteruloj por kunvenoj, festoj, ktp.
La raportoj kaj intervjuoj de sen. Dieter Rooke, el lia lasta longa vojaĝo tra Popola Ĉinio, malfermas la kvinan numeron de “Heroldo de Esperanto”, kiu atingas eventojn ĝis Pasko 2011. Kio vere okazas en la lando de Ai Weiwei? Intertempe Tajvano dublas filmon. Apud la artikoloj de la vicredaktoro, du kolumnoj pri la (membro)krizo de UEA.
Dum sia ordinara Asembleo, okazonta en Milano 3 junio 2011, Esperanta PEN-Centro renovigos ĉiujn oficojn de la asocio. Por du el ili ne necesas la membreco en PEN. Jen la nuna organigramo, fine de la mandato 2008-11.
La abonantaro de “Literatura Foiro” elektis la novelaron “Vizaĝoj”, al kiu kontribuis dudek naŭ aŭtoroj, kiel Verkon de la Jaro 2010. La esperantan PEN-premion do gajnis, unuafoje, kolektiva verko.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista havos ordinaran kunvenon 28 majo 2011, sub la prezido de sen. d-ino Perla Martinelli. Krom ŝi en la Komitato membras sen. Dieter Rooke (vicprezidanto), c-ano Daniel Muhlemann (sekretario, sed nominala pro malsaniĝo), s-ino Elisabeth de Mestral (vicsekretario) kaj s-ro Dominique de Mestral.