Unuafoje "Esperantistino de la Jaro"
D-ino Ilona Koutny estas la unua virino kiun la sondado de la gazeto “La Ondo de Esperanto” inter trideko da personoj (inter ili ŝi mem) elektas “Esperantisto de la Jaro”. La sondado okazas ekde 1998 kaj ĉiam indikis UEA-anojn, escepte de unu fojo (Michel Duc Goninaz en 2002).