Literatura kafejo honore al Helmar Frank
La 30a literatura kafejo en Budapeŝto, 18 februaro 2016, estos enfokusigita al la libro “Littera scripta manet”, omaĝo al prof. Helmar Frank (1933[1973]-2013).
Du el la plej famaj esperanto-kantistinoj gastos en Bruselo okaze de la oficiala inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito: Anjo Amika kaj Nikolin”.
La elirantan direktoron de Universala Esperanto-Asocio trafis milda cerbinfarkto, kio devigis lin pasigi grandan parton de januaro en universitata kliniko. Li ĵus rekomencis labori plentempe, kaj esperas atingi aktiva en la posteno la 22an de februaro, daton de sia definitiva retiriĝo, pro la eluzo de libertempaj tagoj dum la lastaj semajnoj de sia dungiteco.
D-ro Vilmos Benczik estis la unua gasto en la literaturaj kafejoj de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko dum la nuna jaro.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenos ĉi-semajne en Angulemo (Francio), sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey. Fizike ĉeestos du vickonsuloj, dum aliaj skajpe partoprenos.