Imre Szabó prezidanto de HEA
Civitano Imre Szabó estas la nova prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Lin elektis 15 novembro 2008 la Asembleo de HEA.
Civitano Imre Szabó estas la nova prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Lin elektis 15 novembro 2008 la Asembleo de HEA.
“Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale” estas instituto sen jura personeco, ekde 1967 sekcio de la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. Ĝi funkcias kiel arkivejo por ĉiuj planlingvoj: tial ĝia nomo estas en la franca, kaj ĝia siglo estas klarigita (escepta kazo) per la franca, en Plena Ilustrita Vortaro, kies liston de sigloj el Esperantio kompilis sen.
La Afrika Kongreso de Esperanto, proponita okaze de la jubileo de la afrika sendependiĝo, okazos en Togolando fine de decembro 2010, kaj ĝia surloka organizanto estos TIETo, paktinta establo en strikta kunlaboro kun KCE, kaj posedanta la privatan lernejon “Institut Zamenhof”.
Ĵaŭdon la 20an de novembro 2008 granda plimulto el ĉiuj kontinentoj aprobis duan rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj, por rekomendi universalan moratorion pri mortopuno. Cent kvin membroŝtatoj balotis por, 48 kontraŭ kaj 31 sindetene pri la rezolucio, en la tria komitato de la Ĝenerala Asembleo. Amendoj proponitaj de kelkaj membroŝtatoj estis malaprobitaj je granda plimulto.
Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) informas, ke post tri semajnoj oni scios ĉu la kazo de flandra esperantisto estos definitive transdonita al la prokuroro, nome ĉu la akuzito fariĝos imputito. Kompreneble ankaŭ post la formala imputo validos la antaŭsupozo de senkulpeco, ĝis eventuale kondamna verdikto de la tribunalo.
Civitano mag. Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, estos la ĉefa preleganto okaze de la Zamenhofologia Tago, dimanĉon 14 decembro 2008, 9h00-12h00 kaj 14h00-16h00.
Festivalo Ex Border aŭ la kulturfesto de Goricio finiĝis hodiaŭ en tiu pitoreska kaj agrabla landlima urbo. Organizite de Alberto Princis, “Ex Border” estas unika renkontejo de artistoj, verkistoj, intelektuloj, politikistoj. Ĉi-jare ĝin karakterizis pesimisma filigrano, kongrue kun la internacia konjunkturo, laŭ la inspira temo “Karaj Kasandroj”.
Ekde la nova jaro la Civita banko proponos plian servon al siaj klientoj: regio de nemoveblaĵoj. Fakte kelkaj paktintaj establoj posedas aŭ posedos konstruojn. Mastrumi ilin ne estas facile, trans la ĉiutaga rutino: jen okazo por eluzi la subsiduecon de la Esperanta Civito.
La nigra jaro por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ekis pasintaŭtune, kiam Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI, ŝajne pro manko de regula raportado.
Kongrue kun sia Uneskismo, Universala Esperanto-Asocio nuancigos la venontan Zamenhof-jubileon per kongresa temo dediĉita al la Internacia Jaro de Interpaciĝo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.
Civitanino Etel Zavadlav informas, ke ŝi rezignis pri kandidateco por la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ŝi mem klarigas: “Mia decido estas motivita de kelkaj seriozaj kialoj. Unuavice, mi ne akceptus la aŭtokratan kaj manipuleman personecon de fruntpersono de SAT, nome sinjoro Jakvo Schram, kiu traktas la asocion kiel sian propran posedon.
Densa literatura vespero ĉe la Portugala PEN-Centro en Lisbono, prezidata de Casimiro de Brito, poeto kies famo etendiĝas al Japanio. Lia kolego Giorgio Silfer prelegis hieraŭ pri la originala literaturo en esperanto, kun aparta fokuso al ĝiaj originoj.