Memore pri Klára Mikola
“Dum mia ĝisnuna vivo inter aliaj mi okupiĝis pri muziko, pri medi-protektado, pri revu-redaktado kaj kompreneble pri Esperanto. Nun mi ankaŭ instruas Esperanton. Mi estas vegetarano.”
“Dum mia ĝisnuna vivo inter aliaj mi okupiĝis pri muziko, pri medi-protektado, pri revu-redaktado kaj kompreneble pri Esperanto. Nun mi ankaŭ instruas Esperanton. Mi estas vegetarano.”
Probal Dasgupta verŝis vortojn. Ĉar diskuti kun malplena laborplano estas tempoperde por la tuta Komitato, kiu silentas al li, jen li akuzas aliajn homojn pri sia malsukceso. Kaj li akuzas s-ron Hans Bakker pri io, kion li elpensis. Certe Probal dronas en rivero kaj nun alkroĉiĝas al kanero sur la akvo. La savo tute ne okazos.
La raŭmisma lingvopolitiko originas el la Manifesto de Raŭmo mem, en kies dua artikolo (komplete verkita de Jouko Lindstedt, escepte de la parenteza precizigo pri la franca, proponita de Giorgio Silfer) oni legas la sekvan alineon: ”la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finྰ
Luna Davidova, unu el la emblemaj personecoj de la bulgara kaj la esperanta teatra arto forpasis la 7an de februaro 2010. Naskiĝinta la 5an de aŭgusto 1926 el sefarda familio, ŝi ne havis facilan vivon dum la faŝisma reĝimo.
Aperis akuzoj [interalie en HeKo], ke ni simple baras ĉiujn mesaĝojn de komitatano GBEGLO Koffi al tiu ĉi [UEA-komitata] listo, kaj [ne en HeKo], ke ni faras tion pro instigoj de Renato Corsetti kaj Osmo Buller.
Mi tial petas la administranton de ĉi tiu [komitata] listo, Roy McCoy, komenci la filtradon de la mesaĝoj de komitatano Koffi Gbeglo surbaze de la principo, ke tiaj asertoj pri komitatanoj, senbaze atakantaj ilin, ne aperu en la listo.
La Svisa Muzeo de Ludoj en La Tour-de-Peilz (apud Laŭzano) aldonis esperanton al la ses jam elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj. Ĝia kunlaboranto d-ro Francesco Reale pretas gvidi esperantlingve tra la mezepoka kastelo kie situas la muzeo, inkluzive de fakaj laborgrupoj, por lerni specifajn ludojn: afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn ktp.
En Afriko praktike neniu defendas Renaton Corsetti kaj liajn kunsocietanojn. Timida voĉo el Benino ricevis lavangon da fajfoj. Rumonge-fideluloj (?) silentas, eble en atendo ke la fulmotondro pasos. Sed ja temas pri ciklono, en kies okulo situas la pinto de vulkano, kaj sur ĝi sidas Corsetti kaj Buller.
Rilate la kazon Petro Desmet’, Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) informas ke en dato 12 oktobro 2009 flandra tribunalo verdiktis en unua grado pri la akuzoj kontraŭ la konata esperantisto, nun 75-jaraĝa, kiu ĉiam deklaris sin senkulpa.
Civitano Raymond Boré mortis hieraŭ en Ĉamberio, ĉefurbo de Savojo (Franca Respubliko), kie la pasintan 19an de oktobro li atingis la okdekkvaran jaron, festate de siaj tri gefiloj. Dumviva abonanto de “Heroldo de Esperanto”, li estis unu el la unuaj kiuj petis la esperantan civitanecon.