Hungara diplomfabriko restriktas esperanton
Ekde la venonta monato diplomiĝi pri esperanto en Hungario estos pli koste kaj malfacile. La institucio ITK subite decidis ke ne plu eblos kompletigi ekster Budapeŝto la lingvotestadon per la parola parto, escepte de du monatoj en la jaro (majo kaj novembro). Provincanoj devos do veturi al la ĉefurbo, kun pli altaj privataj kostoj ol antaŭe.