La pola finvenkismo sinkas en kvereloj
Mi bedaŭras, ke internaj konfliktoj malhelpas la sukcesan kunlaboron por la antaŭenigo de Esperanto en Pollando. La lastatempan konflikton inter la Iniciata Grupo — Esperanto por EU (IGEEU) kaj la prezidantino de PEA, Halina Komar, ne sukcesis solviĝi eĉ dum la publika diskuto kadre de Arkones (gvidata de Zbigniew Galor).