OSIEK kaj "La Gazeto" virtuale mortis
La Internacia Esperanto-Konferenco de la rondo ĉirkaŭ “La Gazeto” de Eugène de Zilah estas planita en Kondoros (Hungario) kiel kutime por la tria semajno de aŭgusto, pri la temo “Humura literaturo en esperanto”.
La Internacia Esperanto-Konferenco de la rondo ĉirkaŭ “La Gazeto” de Eugène de Zilah estas planita en Kondoros (Hungario) kiel kutime por la tria semajno de aŭgusto, pri la temo “Humura literaturo en esperanto”.
Post du prokrastoj kaj kvar jarojn post la oka (certe ne la plej brila) en Helsinko, fine okazas la naŭa Kultura Esperanto-Festivalo en Elsinoro (Danlando). Ĝi daŭras ĝis la 12a de julio kaj arigas ĉ. 120 personojn, laŭ la programkajero: pli ol duono venas el Danlando kaj Svedio, la tria grupo ŝajnas la rusa.
Jes, Michael Jackson estos en la aŭgusta numero 240 de “Literatura Foiro” per tre interesa artikolo de la reĝisoro Jordan Slavejkov kaj per la kanto “Thriller”. Sed ĉu vi jam (re)abonis la kulturan revuon en esperanto? Se ankoraŭ ne, tiam vi povas peti peron de kontakto kun via landa peranto tra la redakcio de HeKo.
La suba artikolo de la eksa Konstanta Kongresa Sekretario kaj eksa estrarano de UEA, Diccon Masterman, estis rifuzita de la redaktoro de la organo de Universala Esperanto-Asocio, Stano Marĉek. Kvankam ĝi atingis nin jam antaŭ multaj semajnoj, ni aperigas ĝin nur post kiam ĝi fariĝis konata jam tra aliaj publikaj kanaloj.
Per la numero 2140 (8:2009) “Heroldo de Esperanto” raportas pri la novaĵoj el la esperanto-mondo dum la lastaj tri semajnoj de junio.
Per longa kaj interesa prelego de s-ro José Martín Del Pozo, magistrata delegito pri la projekto “Malago, kultura ĉefurbo de Eŭropo 2016”, ekis hieraŭ la 68a Hispana kaj la 14a Andaluzia Kongresoj de Esperanto en Malago, zorge de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La ĉefa aktivulo en la LKK estas sen. Julio Herrero.
En junio 2009 ankaŭ gelernantoj de Institut Zamenhof trapasis du ekzamenojn ŝtatajn en Togolando. La 29an de junio 2009 la rezultoj estas proklamitaj.
Diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (neniu el ili havas la esperantan civitanecon) publike kritikis kaj eĉ primokis la nefermitan leteron de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-ro Probal Dasgupta, al kvar ŝtatestroj.
Ekde hodiaŭ ĝis la fino de la monato ĉiu parlamentano de la Esperanta Civito (senatano aŭ delegito ĉe la Forumo) povas proponi kandidatojn por la posteno de kvestoro, kun mandato daŭra ĝis la inaŭguro de la nova Parlamento, komence de 2012.
Prof. d-ro Carlo Minnaja, akademiano kaj denaska esperantisto, realigis tre interesan kulturan historion pri la itala Esperantio. La libro, titolita “L’esperanto in Italia”, aperis en 2007 ĉe la eldonejo “Il Poligrafo”, kaj estas imitinda modelo por la prezento pri la tuta fenomeno al enlanda neesperantista, sed klera publiko.
Per la “Deklaro de la Nova Maldekstro en Esperantio” (aŭgusto 2004) estis difinita la politika linio sur kiu baziĝos la programo de la Verda Listo, okaze de la elektoj por la Senato en 2006. Dum la lastaj tri jaroj la krizo de la malnova maldekstro fariĝis pli kaj pli evidenta en Esperantio: sufiĉas konstati la situacion de la tradiciaj laboristaj esperanto-organizoj.
De la 23a ĝis la 25a de julio 2009 Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, partoprenos en la 82a SAT-Kongreso [en Milano]. Estas planita por la 23a de julio posttagmezeme debato inter li kaj la prezidanto de SAT Jacques Schram pri la temo: “Ĉu ankoraŭ aktualas distingi inter per- kaj por-esperanta asocio?”
Al la 82a monda SAT-kongreso ĝis nun aliĝis 62 personoj.