Eksperimenta kurso pri literatura tradukado en KCE
HeKo 636 2-B, 3 mar 17
Esperantio bezonas tradukistojn, interpretistojn, lingvajn perantojn. Pri tio konscias la Kapitulo de la Esperanta Civito, kiu en dato 30 decembro 2016 per dekreto de la tiama vickonsulo pri klerigado (c-ino Perla Martinelli) komisiis c-anon Carlos Spinola pri specifa tiurilata projekto.