Tagordo de la Foruma sesio en Budapeŝto
Okaze de la inaŭgura parlamenta sesio, kunvokita jam 24 decembro 2019 al Budapeŝto por 20 marto 2020, la Forumo diskutos laŭ la suba tagordo:
Okaze de la inaŭgura parlamenta sesio, kunvokita jam 24 decembro 2019 al Budapeŝto por 20 marto 2020, la Forumo diskutos laŭ la suba tagordo:
Ĉiu aranĝo okazos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, Thököly út 58-60, Budapest XIV.
matene senataj grupoj elektos siajn grupestrojn
15h30 Asembleo de Esperanta PEN-Centro (prezidas Tomasz Chmielik)
18h00 59a literatura kafejo (gastas Éva Tófalvy, organizas Fajszi Amika Rondo)
La Lingva Komitato de Esperantio ricevis tri demandojn el la Kapitulo de la Esperanta Civito:
1) Ĉu la Lingva Komitato taksas necese, ke en la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito oni uzu transgenran pronomon? 2) Se jes, ĉu oni kondutu laŭ la Lingvaj Respondoj 90 kaj 91 de Zamenhof aŭ oni adoptu neologismon? 3) Se adopti neologismon, ĉu ĝi estu “ri” aŭ alia?
Per la nocio “intereskonflikto” ĝenerale oni indikas la situacion kiu ekestas kiam financa avantaĝo kupliĝas al plenumata ofico. En Esperantio la plej ofta kazo rilatas al subvencioj: ekz.
Feminisma Esperanta Movado kaj Esperanta PEN-Centro celebros la Okan de Marto okaze de literatura kafejo, organizita en la naturamika Esperanto-Domo de Andaluzio, en Malago. Tie, 9 marto 2020, s-ino Guadalupe Partido kaj c-ano Giorgio Silfer interpretos la rakonton “Diario de dos días” (Dudiurna taglibro).
La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, anoncas la internacian literaturan konkurson “Abritus” por poezio kaj humuro originale en esperanto.
D-ro Blazio Vaha estis la grava gasto de la 58a Literatura Kafejo en Budapeŝto, 20 februaro 2020, prezentante sian dulingvan verkon pri kolektitaj artikoloj, redaktitan de Jozefo Horváth el Györ.
La 9an de februaro 2020 la svisa popolo konfirmis per referendumo novan leĝon, kiu aldonas homofobion al la deliktoj pro diskriminacio (bazitaj sur raso, etno aŭ religio). Ekde nun estas malpermesate moki, diskriminacii, humiligi personon pro ties seksa orientiĝo.
La grava virusa epidemio origininta el Popola Ĉinio atingis tri el la lokoj kiuj kandidatas por gastigi la TEJO-kongreson en 2021. Jen la informoj laŭ amasmediaj komunikiloj.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon.
La junulara komisiono de Kultura Centro Esperantista ĵus kompletigis kaj liveris la dokumentaron por inviti la Internacian Junularan Kongreson en 2021, ene de la tiel nomata “dua etapo”. Se la invito estus akceptita, unuafoje Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kongresus en Svislando.
La Esperanta Civito estis oficiale invitita al gravaj eventoj en Meksikurbo fine de ĉi tiu monato. La ĉefa estas la Internacia Kongreso de la Lingvoj en Risko; tuj ĝin sekvos altnivela kunveno dum kiu oni akceptos dokumenton baze al la Internacia Jardeko de la Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032.