Sukcesa ateliero de FEM en Budapeŝto
Kiel redakti? La demandon kompletigis diversaj objektoj: invito, afiŝo, gazetara komuniko, raporto, artikolo… Pri ili trejniĝis virinoj kiuj havas la esperantan civitanecon, dum ĉi tiu semajno en Budapeŝto ĉe la orienta legacio, kadre de kunlaboro inter Feminisma Esperanta Movado kaj Fajszi Amika Rondo.