Kriterioj por Civita subvencio
Lastatempa letero de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA), kiu petas “ke vi kontribuu iomete al la financoj de nia juna organizo”, donis al sen. Marie-France Conde-Rey, kiel Vickonsulo kun delego pri internaj aferoj, la okazon rememorigi la strategion de la Esperanta Civito rilate al subvencioj.