La esperanta popolo funebras pro Leen Deij
Civitano Leendert C. Deij, la poeto kiu interalie verkis la klasikaĵon “Al juda foririnto”, mortis hodiaŭ posttagmeze en nederlanda hospitalo, pro la missekvoj de operacio, kiu sukcese riparis femuran frakturon kaŭzitan de enhejma falo, sed ne evitis fatalon.