La Kapitulo kunsidos en Andaluzio venontsemajne
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al ordinara kunsido ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago (Andaluzio), la 20an de oktobro 2021 matene, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Duono de la Kapitulo partoprenos fizike, alia duono skajpe.