Prepari sin al ekzisto sen EU-subvencioj
La junularaj internaciaj neregistaraj organizoj devus prepari sin al ekzisto sen EU-subvencioj. Ekzisto pli libera kaj celkonscia, ĉar ili ne devus plu adapti sian programon al la postuloj de Eŭropa Unio, ekzemple organizi seminariojn pri temoj apenaŭ rilataj al siaj ĉefaj interesoj.