Verda stelo kaj roza triangulo, specifa antologio
Laŭ c-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro de “Historio de la esperanta literaturo”, naciaj antologioj en esperanto estas relative multaj kaj ofte bonaj, sed preskaŭ mankas specifaj antologioj.
Laŭ c-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro de “Historio de la esperanta literaturo”, naciaj antologioj en esperanto estas relative multaj kaj ofte bonaj, sed preskaŭ mankas specifaj antologioj.
La aprila numero (310) de “Literatura Foiro” jam survojas al la abonantaro: la 64-paĝa dumonata revuo proponas ekde ĉi tiu jaro novajn rubrikojn, kun specifa atento pri la literaturoj en minoraj lingvoj kaj pri novaj ĝenroj, kiel komikso, kartuno, porinfana literaturo.
Komitatano Osmo Buller estas malkontenta pro la progresraporto de la Estraro de la Universala, ĵus komunikita al la gvida instanco de la Asocio: “Aperas nenio pri la nova retejo. Pasintjare Duncan [Charters, prezidanto] diris, ke ĝi estos lanĉita la 15-an de decembro. En septembro li diris, ke “ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro”.
“[Jorge] Camacho [Cordon] min fizike agresis antaŭ tri jaroj en Madrido kaj la lezo kiun li faris al mia okulo estas permanenta, kvankam, bonŝance, malgrava, nur iom ĝena ĉe ĉiu palpebromovo” deklaris publike prof. d-ro Carlo Minnaja hodiaŭ. En 2018 la agresanto estis 52-jaraĝa kaj la agresato 78-jaraĝa.
La eksplodo de la pandemio, kun siaj stresoj ekonomie kaj psike, reportis al unua plano la ĉefajn problemojn de la femina kondiĉo en la mondo, nome la mankon de ekonomia egaleco kaj la fizikan perforton, kun multiĝo de feminicidoj kadre de trudizolo. Tio iom surfonigis la gravan momenton de “Mi ankaŭ”, ĝuste kiam eĉ en Esperantio seksa molestado fariĝis pli aktuala.
Ĉiu popolo kaj ĉiu kulturo en la historio sentis la bezonon adopti simbolojn por reprezenti siajn kredojn, sian fidon kaj siajn valorojn. Ŝlimigi tiajn simbolojn estas sinekdoke malrespekti la kulturon, kiu kreis ilin.
En nordeŭropa skandalisma retgazeto (kiu tamen neniam kritikas la alon de UEA favoran al burokratismo) ĵus aperis ĉi tiu duona konfeso de Osmo Buller, la tiama direktoro de la Universala: “En la maja numero de 2001 de “Esperanto” [oficiala organo de UEA] aperis funda analizo de Detlev Blanke pri la [Esperanta] Civito, kun la fina konkludo: “Kion ni bezonas, estas io tute alia ol bom
La marta numero de “Heroldo de Esperanto” (2318) dediĉas al Afriko multe pli da spaco ol kutime, inkluzive de frunta artikolo sur tri kolumnoj el kvin. Memkompreneble, por la ekesto de la unua reala Esperanto-Domo en Afriko, kaj de la stabo ĉirkaŭ ĝi.
Sen. Anna Bartek, estro de la Blanka grupo, deklaras sin kontenta pro la respondo de la Konsulo (sen. Riichi Karibe) al la interogacio pri malrespekto kontraŭ la esperanto-flago (nome la flago de la Esperanta Civito). Aparte dankema ŝi estas pro la politika seriozeco de tiu respondo.
C-ano Tihomir Lovriĉ, de la Civila Esperanta Servo, estos la unua deĵoranto en la Tanganika Esperanto-Domo (Buĵumburo). Li oficos de la fino de marto ĝis la fino de majo 2021. Li staĝis en Burundio jam en decembro 2017.
Preskaŭ ĉiusemajne telematike kunvenas la teamo preparanta Kulturan Esperanto-Festivalon 2022 en Svislando, laŭ kunvoko de c-ino Manuela Blanco. La programo pli kaj pli konturiĝas en interesa palimpsesto, kie la plej riĉa parto ŝajnas la muzika.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas tri monatojn post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio.