Por iuj tradukarto estas enspeziga en Esperantio
Ekzistas homoj kiuj tradukis la Dian Komedion kaj ricevis eĉ ne groŝon por tio; eventuale mecenato pagis la eldonon. Ne temis pri debutanto, sed pri iu Kolomano Kalocsay; fakte el la itala li tradukis multon, sed ioman honorarion li ricevis nur por esperantigi memorlibreton aŭtoritan de Benito Mussolini.