KCE, oazo kontraŭ la varmego en Eŭropo
Je mil metroj da alteco, la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista estas unika rifuĝo por eskapi la varmegon de la Hundotagoj, en la nuna Eŭropo. Inter montaraj paŝtejoj kaj moderna urbo, KCE en Ĉaŭdefono proponas agrablan ripozon en la naturo, kun tre interesa gastronomio.