"Sur la fina benko": nova dramo de Giorgio Silfer
Giorgio Silfer finverkis hodiaŭ en Budapeŝto sian deknaŭan teatraĵon, fakte la dekokan originale en esperanto. La titolo “Sur la fina benko” neniel koncernas la agonion de la finvenkisma Esperantio. La dramo ne rilatas al nia lingvo entute, kvankam aperas la frazo “Ŝajnas kabareto en esperanto”, ĝuste en la turnopunkto de la dialogo.