La foliegoj de "Heroldo de Esperanto"
De tempo al tempo “Heroldo de Esperanto” proponas unutemajn paĝojn al sia legantaro. Okazis ekzemple pri la centjariĝoj de la Fundamento, de Universala Esperanto-Asocio kaj la kvindekjariĝo de la Rezolucio de Montevideo.
La lastaj du numeroj (2222 kaj 2223) dediĉas “paĝegojn” al la familio Zamenhof respektive al la ora jubileo de la revuo “Kontakto”.