Kosmonaŭtiko kaj esperanto
Precize antaŭ kvindek jaroj, la 12an de aprilo 1961, la voĉo de Jurij Levitan heroldis pri la unua flugo de homo al la kosmo. La vojaĝo de Jurij Gagarin al la steloj daŭris mallonge, sed signis gravan paŝon en la evoluo de la homa socio. La gravecon atestas la fakto, ke senkonteste la nuna Rusio akceptas kiel propran heroon tiun kampardevenan oficiron de la sovetia epoko.