Nefermitaj pordoj en KCE

HeKo 454 3-B, 13 sep 10

Sabaton la 9an de oktobro 2010 Kultura Centro Esperantista organizos Tagon kun Nefermitaj Pordoj. Je la okazo dum la mateno la vizitantoj povos admiri la novan aranĝon de la terasa etaĝo, kies utila surfaco kreskis je trideko da kvadrataj metroj, danke al la laboroj kunordigitaj de la regio Pro Esperanto.

Ortega pri la paradokso de Salomon

HeKo 453 2-A, 5 sep 10

Jam de kelkaj jaroj Thierry Salomon, rezidanta en Hungario, litanias kontraŭ “esperanta naciecismo”, laŭ la kontraŭzamenhofa slogano: “La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon”. Kaj ĉar Salomon apudigas tiun sloganon al analoga: “La homaro ne bezonas plian nacion, sed internacian lingvon”, ŝajnas ke li ne perceptas la diferencon inter la du nocioj: popolo kaj nacio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.