La flago de Esperantio en Google
La portalo de Google, agordebla al cento da lingvoj inkluzive de esperanto, honoris la jubilean datrevenon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La kompanio aldonis la flagon de Esperantio ĉe la vorto “Google”: klakante sur ĝi, la leganto trovas liston de la Zamenhof-mencioj en la koncerna (ŝtat)lingvo. La honoro daŭros tutan diurnon.