"Heroldo" eliras el sia redakcia krizo
Post la decido de la Administra Komitato de LF-koop, kaj relative longa trejniĝo pro diversaj malfacilaĵoj, sen. Anna Bartek estas preta transpreni la redaktadon de “Heroldo de Esperanto”, kadre de teamo kie sen. Dieter Rooke restas kongresa redaktoro, kaj kunlabore de c-ino Perla Martinelli kaj sen. Giorgio Silfer.